Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Kosd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Kosd
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Kosd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kosd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Vác
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko, klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo de Elizabeto de Hungario estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kosd.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la tiutempe eklezia bieno en Kosd kirko dediĉita al Elizabeto de Hungario estis konstruita antaŭ la invado de tataroj (1241). Ĝi estis 18 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa, la tataroj detruis ĝin. Dum la rekonstruo oni malkonstruis la duonrondan absidon, tiel la navo estis plilongigebla. Ĉe la fino oni konstruis kvarlateran absidon kaj al la navo apogpilieron. En la 14-a jarcento la kirko gotikiĝis, sed en la sekva jarcento ofte husanoj atakis la konstruaĵon. Jam en la pacemaj jaroj rekonstruaj laboroj okazis. En la komenca periodo de dominado de turkoj la preĝejo denove ruiniĝis, sed intertempe la loĝantoj sekvis grandparte la reformacion, ili uzis la kirkon. La rekatoliĝo okazis en 1699, sed dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la preĝejo denove estis reformacia, poste en 1719 la katolikoj reakiris ĝin. Jam en la sama jaro, en 1732 kaj 1743 oni faris la necesajn renovigajn laborojn. Fine ĝi barokiĝis en 1765 kaj inter 1772-1777. La orgeno estis farita en 1795, trakonstruita en 1882 kaj 1945. La preĝejo estis riparita en 1824, post jardeko nur la tegmento. Tiutempe la fasado klasikismiĝis. Inter 1974-1978 arkeologia esploro kaj restaŭro okazis. Tiam oni trovis ankaŭ gotikan kapelon, kiun oni plene rekonstruis.

La preĝejo kun monumento

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto, antaŭe estas kalvario konstruita en 1796. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La navo estas apogita per pilieroj. La absido estas oklatera, apude sakristio situas. Interne la altara bildo estis pentrita en 1770. Menciindas ankaŭ ligna skulptaĵo pri Sankta Triunuo. La predikejo, sakristia ŝranko estis faritaj en la dua parto de la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro. La zorganta paroĥo troviĝas en Vác.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.