Preĝejo Emeriko de Hungario (Egyházasdengeleg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Emeriko de Hungario
Preĝejo de Sankta Emeriko de Hungario (Egyházasdengeleg)
Preĝejo de Sankta Emeriko de Hungario (Egyházasdengeleg)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Egyházasdengeleg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko (precipe ekstere), gotiko (precipe interne)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita parte el ŝtonoj, parte el brikoj
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Emeriko de Hungario estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Egyházasdengeleg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko estis konstruita supozeble fine de la 11-a jarcento. En la 14-a jarcento ĝi estis pligrandigita kun gotika parto (pli nova navo kaj sakristio). En 1710 la preĝejo estis trakonstruita en baroka stilo. La orgeno alvenis proksimume en 1760, tiutempe oni faris ankaŭ la barokan predikejon. La preĝejo estis renovigita en 1829, 1834, 1908. En 1976 oni malkonstruis la tureton kaj oni konstruis sonorilostablon apud la preĝejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en rando de la vilaĝo apud tombejo sur malalta monteto. Antaŭ la fasado ŝtonokruco troviĝas.

La konstruaĵo havas 3 partojn:

  • brikoforma malnova romanika navo (nun loko de la koruso), apude sakristio
  • pli nova gotika navo
  • sanktejo.

La absido estas rektangula kaj iom malpli larĝa, ol la navo. Interne malgrandaj freskopartoj estas videblaj.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanka kaj malantaŭa partoj
La sakristia parto
Vido al la tegmento
La fasado