Preĝejo Espero (Oberweißbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Espero

Preĝejo Espero (germane: Hoffnungskirche) estas protestantisma kirko en Oberweißbach (Turingio), Germanujo. Pro sia imponeco ĝi kromnomiĝas sudturingia katedralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

interno kirka

Surloke ekzistas preĝejo tiel longe kiel la urbo ekzistis. Ĝi staris en la tombejo malantaŭ la pastrejo, kiu hodiaŭ enhavas muzeon omaĝe al Friedrich Fröbel kaj la komerco per oleaĵoj.

Dum la Tridekjara milito ĝi forbrulis kun la tuta urbo kaj estis rekonstruenda. Sed baldaŭ ĝi necesis riparoj kaj senteblis spacmalabundo ĉar 11 komunumoj apartenis al la paroĥo en tiu tempo.

La nova konstruaĵo daŭris dek du jarojn, interrompitaj de malbonaj rikoltoj, malsato kaj epidemioj. Krome, la pastro mortis kaj la konstrulaboro povis esti daŭrigita nur sub la direkto de la nova pastro Johann Jacob Fröbel, patro de la infanpedagogia pioniro Friedrich Fröbel. Fine en 1779 oni povis festi la inaŭguron.

Alia eksterordinara altirilo estas klinita preĝeja turo. Ĝi estis 1.58 metrojn ekster la linio kaj minacis fali sur la navon kaj la orgenon. Daŭris ĝis la 1968-a jaro ke la turkupolo estis levita kaj metita sur betonan ringon, kio permesis al ĝi sidi firme denove. Sed se oni rigardas atente, oni ankoraŭ povas vidi la kurbiĝon en la turo en la direkto de la navo.

Interno[redakti | redakti fonton]

blazono de la Princlando Schwarzburg-Rudolstadt en la altarejo

La influo de la komerco per oleaĵoj, kiu estis la ĉeffonto de enspezo por la populacio en Oberweißbach, videblas tre klare en la interno de la eklezio. Ekipite per tri galerioj kaj la plej granda siaspeca ambono en Eŭropo la kirko povas gastigi ĉirkaŭ du mil homojn.

Apartan monumenton starigis la orgenfaristo Johann Daniel Schulze el ne tro fora Milbitz. La orgeno kiun li konstruis por tiu ĉi preĝejo iĝus lia plej granda instrumento. Nun nur ĝia prospekto estas originala. Mirinda akustiko en la navo ebligas muzikajn prezentojn de ĉiuj ĝenroj esti prezentitaj kun aŭ sen orgenakompano. Novfaro de la orgeno estis en 1991 fare de la firmao Rösel & Hercher Orgelbau el Stadtilm.

La baptujo el 1649 kaj sonorilo el 1721 kiu ankoraŭ hodiaŭ sonoras venas de la malnova preĝejo kaj nombriĝas inter la plej malnovaj aĵoj enpreĝeje. Okaze de restaŭradlaboroj en 1999 predelopentraĵo pri la bapto de Jesuo remalkovritis.

Por memorigi la fondinton de la infanĝardenoj, en 1939 estis farita plafonpentraĵo, kiu komparas la scenon el la evangelio laŭ Marko pri la infanobeno fare de Jesuo Kristo kun la engaĝiĝo de Fröbel por moderna infanprizorgo. Blazono ĉe la tria galerio altareje atestas la apartenecon de la komunumo al la princlando Schwarzburg-Rudolstadt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]