Preĝejo Johano Baptisto (Besenyszög)
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Besenyszög
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Besenyszög |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Besenyszög |
diocezo | Eger |
dekanujo | Törökszentmiklós |
paroĥo | zorganta paroĥo en Jászladány |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1783–1786 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Besenyszög (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ ekleziaj fontoj jam en 1332 ekzistis kirko en 1332, sed ĝi malaperis dum dominado de turkoj. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1783–1786. En 1875 la turo estis plialtigita. La orgeno estis farita en 1892.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo parte en korto, sed en la korto estas ankaŭ ŝtona kruco. La navo troviĝas rekte ĉe la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre estas granda fenestro, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas rektangula kaj nur iomete pli mallarĝa, ol la navo. Interne bildo de la ĉefaltaro estis pentrita en 1787, sed en 1933 Ferenc Chiovini pentris pli novan pri bapto de Kristo.
Kermeso okazas en la 24-an de junio.