Preĝejo Johano Baptisto (Tolna (urbo))
Preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Preĝejo Johano Baptisto en (Tolna (urbo)
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tolna (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Paks |
Dato de konsekro | 1821 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | –1821 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Johano Baptisto estas religia monumento historia en urbo Tolna (Hungario), pli precize en memstara vilaĝo Mözs ĝis la unuiĝo en 1989.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj de Mözs rifuĝis al Supra Hungarujo pro dominado de turkoj depost 1526. Iliaj idoj, krome ankaŭ germanoj alvenis en komenco de la 18-a jarcento. La katolika grupo komence estis filio de la najbara Tolna, ekde 1811 paroĥo. La kirko estis konsekrita en 1821. La orgeno estis kreita en 1909. Inter 1985-2000 oni renovigis ĝin.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en strato, antaŭe krucifikso videblas ekde 1833. La fasado estas simetria, meze la enirejo troviĝas, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Apud la pordo estas po unu niĉoj, ene statuoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo. Super la enirejo estas duonronda fenestro, la plej supre la turo altiĝas. La navo havas flanke po unu enirejojn. La absido estas rektangula, same alta, sed pli mallarĝa, ol la navo. Dekstre sakristio aliĝas al la absido. Interne estas ankaŭ 2 flankaj altaroj. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1891.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- dateno kun fotoj
- hungare kun fotoj
- datenoj