Preĝejo Koro de Jesuo (Ásotthalom)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ásotthalom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád-Csanád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Kistelek |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1930 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 6783 Ásotthalom, Királyhalmi u. 36. |
La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas religia historia monumento (deklarita en 2014) en grandvilaĝo Ásotthalom (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ásotthalom kiel nocio aperis unue en 1778, kiel loko de sporadaj farmoj. Pri la katolikoj la zorginto estis pastraro de Preĝejo Maria de la Neĝo (Szeged), ekde 1894 ankaŭ de Preĝejo Sankta Ladislao (Mórahalom). La kirko mem estis konstruita en 1930. La mebloj venis de malkonstruita didomo el Szeged. La orgeno estis kreita en 1841 kaj funkciis ĝis la malkonstruo 1925 en Szeged, poste ĝi estis movita ĉi tien en 1931.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas piramida. La navo havas krucnavon. La mebloj kaj lignaj skulptaĵoj estis movitaj same el Szeged. Alajos Parobek pentris la freskojn, Ferenc Barth la vitralojn.