Preĝejo Koro de Jesuo (Kecskemét)
Aspekto
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Kecskemét
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kecskemét |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kecskemét-Kalocsa |
dekanujo | Kecskemét |
paroĥo | loke ekde 1947 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Kecskemét, en periferia loĝkvartalo Hetényegyháza.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu areo oni komencis konstante loĝi nur en la 20-a jarcento, pli frue ĉefe vitejoj etendiĝis ĉi tie. La kirko estis konstruita inter 1926 kaj 1930. Komence ĝi estis filio de Kecskemét, en 1947 la preĝejo ricevis la paroĥan statuson.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ monumento pri falintoj dum la mondomilitoj kaj ankaŭ la paroĥo mem. La fasado estas simetria, meze la turo iom reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas apogita per pilieroj, la absido estas rektangula. La tegmento estas sela.
Kermeso okazas je festo de Sankta Koro.