Preĝejo Marteno de Tours (Nőtincs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Marteno de Tours
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nőtincs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Nógrád (vilaĝo)
paroĥo zorganto en Szendehely
Dato de konsekro denove en 1734
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Nőtincs (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke tiu ĉi gotika kirko estis konstruita en 1415 (aŭ pli frue). La loĝantoj kalviniĝis dum la turka erao. Laŭ priskribo en 1673 ĝi estas sentura kirko apartenanta al la kalvinanoj. En 1690 la parte ruina preĝejo estis renovigita kaj post jardekoj barokigita. La preĝejo katolikiĝis en 1725 kaj en 1756 turo kaj interne galerio konstruiĝis. En 1813 skismo okazis, tial la preĝejo plene estis renovigita en 1818. Supozeble tiam oni konstruis la apogpilierojn. En 1932 la turopinto estis trakonstruita, la orgeno estis farita ĝuste post jardeko. En 1976 la kirko estis restaŭrita, tiam oni trovis kelkajn freskopartojn el la 16-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas piramida, en la turo 3 sonoriloj sonoras. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en kvarangula absido pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido. La altara bildo pri Marteno de Tours estis pentrita en 1858. Nepre menciindas la ornamriĉa predikejo.

Kermeso okazas en la 11-a de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.