Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tolcsva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Naskiĝo de Maria
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Tolcsva
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Tolcsva
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tolcsva
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Sárospatak
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Tolcsva (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika katolika kirko de Tolcsva estis konstruita en la 14-a jarcento, ja ĝi enestas en la eklezia listo inter 1332-1337. La protestantoj uzis la kirkon inter 1536–1671 kaj 1705–1711, poste ĝi estis renovigita en 1733 jam laŭ baroko. Dum 2 tagoj en 1806 en la turo estis gardita la hungara reĝa krono. La preĝejo estis pligrandigita en 1836. La orgeno estis farita en 1938.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo staras sola en korto, kie estas videbla ankaŭ ŝtona kruco. Origine en la korto mezepoka tombejo etendiĝis. La sanktejo estas oklatera. Kaj la navo kaj la turo estas apogitaj per pilieroj. La kvadrata turo altiĝas ĉe flanko de la navo. La turopinto formas cepon kaj estas kovrita per ŝindoj. Sub la turopinto estas ligna ĉirkaŭgalerio, kiu estis konvena iam por ekvidi la eblan fajron aŭ malamikon. Kelkaj fenestroj retis el la gotiko. Interne estas malgranda galerio por la orgeno, sur la teretaĝo ĉefaltaro kaj du flankoaltaroj. La mebloj restis el la baroka erao. La altara bildo pri Naskiĝo de Maria estis pentrita en 1836.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La preĝejo en 1958
La preĝejo en 1958