Preĝejo Naskiĝo de Maria (Vácegres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Naskiĝo de Maria
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Vácegres
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Vácegres
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vácegres
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
paroĥo en Galgamácsa
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Vácegres (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke tiu ĉi kirko estis konstruita en la 13-a jarcento kaj ĝi estas identa kun la iama premonstrata preposta kirko. En 1788 oni konstruis pli novan laŭ baroko, sed dum konstruado oni profitis precipe la fundamenton kaj eble aliajn partojn. En la dua duono de la 19-a jarcento ĝi estis trakonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola en rando de la vilaĝo ĉe la tombejo. En la simetria fasado la kvadrata turo meze altiĝas. Ankaŭ la enirejo funkcias meze, super la enirejo estas pluvŝirmilo. La turopinto estas jupa piramido. La navo havas simplajn (eĉ malbelajn) fenestrojn. Fino de la navo estas duonronda absido. La ĉefaltaro, predikejo estis faritaj en la dua duono de la 18-a jarcento, la benkoj estas jam modernaj, nekutimaj en preĝejoj.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.