Preĝejo Nomo de Jesuo (Bonn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo Nomo-de-Jesuo (Bonn)
Preĝejo Nomo-de-Jesuo
Preĝejo Nomo-de-Jesuo
Loko
Ŝtato Germanio Germanio
Municipo Bonn
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Prakatolika Eklezio
diocezo Germanio
Statuso Katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Baroka
Tipo de konstruaĵo Katedralo
Konstruado 1686 - 1717
Specifo
Ligiloj
Oficiala paĝaro http://njk.ichsen.de/Stiftung_Namen-Jesu-Kirche/
v  d  r
Information icon.svg

La preĝejo Nomo de Jesuo estas preĝejo en la centro de Bonn / Germanujo (Bonngasse 8). Ĝi estas la episkopa katedralo de la prakatolikoj. Sub la preĝejo estas (publike ne atingebla) urna tombejo.

La retpaĝo www.namenjesukirche.de informas pri malfermhoroj kaj programo.

La historio[redakti | redakti fonton]

Faligante arbojn en la arbaro de Rheinbach (apud Bonn), la 20-an de januaro 1681 laboristo trovis fageron, kiu memorigis lin je la monogramo de Kristo IHS (ΙHΣΟΥΣ = gr. Jesuo). La tiama loka reg­anto, episkopo kaj princo-elektisto Max Heinrich von Bayern, rigardis tion kiel signon kaj decidis kon­strui preĝejon por la katolika ordeno Jezuitoj. Pro tiu lignopeco ekestis kaj la preĝejo kaj ĝia nomo.

La 14-an de septembro 1686 Max Heinrich persone metis la bazan ŝtonon de la preĝejo. Li dediĉis sufiĉe da mono por entute konstrui la preĝejon al la projekto (50 000 talerojn) kaj ordonis kiel aspektu kaj nomiĝu la preĝejo. Li deziris ke ĝi „estu kolorigata kiel la preĝejo Sankta Gereono en Kolonjo kaj ricevu la plej dolĉan Nomon Jesuo“.

Dum la konstruado de la preĝejo estis multaj historiaj konfuzoj en Bonn. Interalie en 1689 la Francoj forprenis ĉiujn konstrumaterialojn. En 1692 la konstruado ekis denove. Post 30 jaroj de konstruado princo-elektisto Joseph Clemens inaŭguris la preĝejon la 8-an de aŭgusto 1717.

Ĝis 1774 ĝi estis preĝejo de la Jezuitoj kaj de ilia gimnazio, kiu situis vid-al-vide. En 1793 francaj militistoj uzis la preĝejon kiel ĉevalejon kaj stokejon kaj postlasis en 1800 ruinon. En 1802 post kontrakto inter Napoleon Bonaparte kaj la katolika eklezio multaj posedaĵoj estis forprenataj de katolikaj orginizoj kaj donitaj al la (tiam franca) ŝtato. Poste Francion sekvis Prusio, kiun sekvis la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, la nuna posedanto de la preĝejo.

En 1877 ekestis pli daŭra uzo de la konstruaĵo: ĝi estis preĝejo de la pra-katolika paroko en Bonn. Tio finiĝis en 1934, kiam la pra-katolikoj ekuzis sian novan preĝejon en la hodiaŭa Adenauerallee (Sankta Cypriano). La rom-katolika eklezio uzis la preĝejon Nomo-de-Jesuo inter 1934 kaj 2010, fine kiel preĝejon por la universitataj studentoj. En 2009 ili redonis la preĝejon al la lando Nordrejn-Vestfalio.

La preĝejo estas monumento de sia tempo. La hodiaŭa fasado estas preskaŭ originala kaj unu de la plej gravaj barokaj fasadoj en Rejnlando. Ankaŭ ene ĝi estas tipa. La ŝtataj leĝoj pro tio postulas ke ĝi estu protektata. En 2010 kaj 2011 la lando Nordrejn-Vestfalio renovigis la preĝejon. Interalie oni forigis malsekaĵojn ĉe multaj muroj kaj la preĝejo ricevis novan tegmenton. En la preĝejo la koloroj estis purigataj kaj beligataj. Nordrejn-Vestfalio elspezis 7 500 000 €.

En 2012 Fonduso Preĝejo Nomo-de-Jesuo transprenis la preĝejon. En 2009 ge-Bonnanoj fondis la fonduson. Ĝia celo estas malfermi la preĝejon Nomo-Jesuo denove kaj daŭre kiel preĝejon kaj kiel spiritan gastigejon. Krome la preĝejo estas episkopa preĝejo de la germanaj pra-katolikoj. Solena malfermo de la preĝejo okazis la 2-an de junio 2012.

La pra-katolika eklezio estas demokrata katolika (kristana) komunumo. Ĝin gvidas sinodo, eklezia parlamento. Episkopoj (viroj kaj virinoj) kaj pastroj (viroj kaj virinoj) estas elektitaj. La katolika eklezio eligis multaj kritikantoj de la du papo-dogmoj de la Unua Vatikana Koncilio (1869/1870) Ili vidis sin devigataj fondi propran eklezion (1873). Tuj poste estis reformoj. Interalie oni uzis la landan lingvon dum diservoj - ne plu la latinan. Ne plu estis devigo konfesi en konfesiejo kaj ne plu malpermeso edziĝi por pastroj kaj episkopoj. Ek de 1996 virinoj povas atingi ĉiujn ekleziajn oficojn. La pra-katolikoj kaj la angikanaj eklezioj havas plenan eklezian komunecon (full communion) . Ek de 1985 evangelia kaj pra-katolika invitas sin partopreni Eŭkaristion.. En Germanio estas ĉirkaŭ 16 000 pra-katolikoj.

La Fonduso Preĝejo Nomo-de-Jesuo organizas kaj financas la malfermon de la preĝejo kaj la tieajn okazaĵojn kiel di-servojn, koncertojn, legadojn, ekspoziciojn kaj diskutojn. La kripto sub la preĝejo estos urna tombejo.

La meblaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiu arko en la preĝejo havas nomon: en la meza parto la nomoj Jesus, Maria kaj Josef (liaj gepatroj), Anna kaj Joachim (liaj geavoj) kaj Johano la Baptisto en la dekstra parto iĉaj sanktuloj (Stephanus, Ignatius, Laurentius, Sebastianus kaj Dionysius (Japana Jezuito); sub la supra etaĝo la Jezuitoj BAloysius kaj S. Franciscus Xaverius en la maldekstra parto inaj sanktuloj (Magdalena, Agatha, Lucia, Agnes kaj Catharina); sub la supra etaĝo S. Franciscus Borgia kaj S.Ignatius (fondanto de la Jezuita ordeno)

La tri altaroj el 1754/56 venis el antaŭa kapucena preĝejo en la preĝejon Nomo-de-Jesuo. Ili bone montras la arton de la tempo de princo-elektisto Clemens August.

Ĉefa altaro

La ĉefan altaron konstruis Bartholomäus Dierix. La supra baroka parto konsistas el kolorigita tilia ligno. Supre: Dio, la patro, kun la mondo tronante en nuboj kaj ĉirkaŭata de anĝeloj. Dekstre: Sankta Elisabeth de Turingio. Maldekstre: Sankta Felix (kapucenano). La altara bildo montras la sanktan familion: antaŭe Jozefo sidanta, malantaŭ li Maria staranta kun la infano, tenata je brako kaj rigardanta la krucon en sia maldekstra mano. Ambaŭ flankaj altaroj estas de Melchior Jauanny. La originalaj figuroj perdiĝis. Dekstre unue estis Sankta Francisko; nun estas Sankta Aŭgusteno (figuro el la 14a jarcento, nekonata artisto). Maldek­stre estis unue Sankta Antonio, poste Sankta Maria – ambaŭ perdiĝis. Nun tiu altaro foje restas malplena, foje tie estas ekspozicio de moderna kristana artaĵo.

La novan lignan meblaron formis la artisto Klaus Simon somere 2011 por la preĝejo Nomo-de-Jesuo. La 27-an de decembro 2010 en arbaro apud Bonn falis natura monumento, la 300 jarojn aĝa Dika Kverko. Klaus Simon ricevis 1,5m el ĝi. Malmultajn metrojn de la kreskejo de la arbo, Klaus Simon en ar­ba­ra laborejo kreis altaron, legejon, tenilon de paska kandelo kaj katedron, la seĝon de la episko­po. Arbaraj diservoj kaj publikaj diskutoj akompanis la laboron. La mebloj montras tra­viva­ĵojn de la Dika Kverko, interalie du fulmojn. Ili atentigas pri homaj vundoj. Ankaŭ la aliaj seĝoj estas de Klaus Simon. La socio „Verein Ausstellungshaus für christliche Kunst“ en Munkeno kaj la federacia lando Nordrejn-Vestfalio subtenis tiun laboron. La baroka predikejo estis konstruita en 1698. La kovrilon kronas figuro de ĉefanĝelo Michael batalante kontraŭ satano draka. La 28 benkoj estas de la 18a jarcento.

La konfesejoj estas tre tipaj por jezuita preĝejo. Nur meze de la 18-a jarcento ili estis komplet­igitaj. La pra-katolika eklezio ne konas devon uzi konfesejon. En la preĝejo Nomo-Jesuo oni nun uzas ilin kontraŭe: Oni ne konfesas parolante, sed sidas en la mezo kaj aŭskultas tekstojn de la Sankta Biblio. La (german-lingvaj) tekstoj estas la plej gravaj de la Malnova kaj la Nova Testa­mento, sen kiuj kompreno de la eŭropa literaturo kaj muziko apenaŭ eblas.

La orgeno estas unu el la unuaj mekanikaj orgenoj, kiun la Bonna orgenfarejo Klais konstruis post la dua monda milito, en 1958.

Sub la preĝejo estas publike neatingebla kripto. Ĝi servis al la Jezuito kiel tombejo (66 tomboj). Ekde 2012 ĝi estas uzata kiel urna tombejo de la pra-katolika paroko St. Cyprian – malferma ne nur por pra-katolikoj.

En la suda turo pendas kvar sonoriloj. La malgranda estas antaŭa fajro-sonorilo de Bonn, gisita en 1535. La aliajn sonorilojn en 2011 gisis la gisejo Perner (Passau). Ili estas dediĉitaj al Dio, la patro, al Kristo kaj al la Sankta Spirito. La 29-an de februaro 2012 ili sonoris la unuan fojon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]