Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Ács)
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Ács
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ács |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Komárom-Esztergom |
diocezo | Győr |
dekanujo | Komárom |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi) estas romkatolika historia monumento en urbo Ács (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La katolika preĝejo de Ács jam ekzistis en 1332. La turkoj okupis ĝin en 1540, la loĝantoj sekvis la kalvinismon ekde 1643, ili akiris la jam ruiniĝantan kirkon. En 1628 komencis alveni ankaŭ katolikoj, sed ili konstruis propran klasikisman kirkon nur en 1840. La orgeno estis farita en 1878, renovigita en 1935.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas en korto ĉe stratangulo en rando de la urbo. La fasado estas simetria, la enirejo estas meze ene de granda arko. En la arko situas ankaŭ granda fenestro super la enirejo. La turo altiĝas plej supre kaj iomete malreliefas. La turopinto estas plurlatera svelta piramido.