Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Sándorfalva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Sándorfalva
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Sándorfalva
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sándorfalva
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Kistelek
paroĥo loke, tamen la zorganto estas ekde 1997 en Szatymaz, baldaŭ en Kistelek
Dato de konsekro 1882
Arkitektura priskribo
Konstrustilo eklektikismo
Konstruado 1882
Specifo
Longo 30 m (navo)
Larĝo 18 m (navo)
Alto 10 m (navo), 22 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Szűz Mária Neve-templom estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Sándorfalva (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis nur biencentro ĝis 1879, poste pro la Inundo de Tiso (1879) amase alvenis homoj. En 1880 jam paroĥo kaj lernejo konstruiĝis, post 2 jaroj ankaŭ la kirko videbla nun. Ĝis la finkonstruo la diservoj okazis ĉe la paroĥo. Interne dekomence orgeno funkcias. La paroĥa rajto alvenis en 1934.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la ĉefplaco en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo duone reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas piramida, en la turo 3 sonoriloj loĝas. La ĉefnavo havas krucnavon. Interne la sekpentraĵoj estis pentritaj en 1945. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Marian. La flanka altaro estis dediĉita al Sankta Anna.

Ĉirkaŭ la kirko estas videblaj kalvariaj stacioj, ties skulptaĵoj estis faritaj en 2002.

Kermeso okazas en 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Sándorfalva