Preĝejo Reĝino de Rozario (Ózd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ózd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Ózd
paroĥo loke
Dato de konsekro 1997
Konsekrinto István Seregély
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Reĝino de Rozario estas sakrala konstruaĵo en urbo Ózd (Hungario), en urboparto de Bolyok [bojok], kiu estis iam memstara vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama Bolyok ekzistis kirko jam dum la mezepoko, kiun la turkoj bruldetruis en 1556. Inter 1768-1771 oni konstruis novan kirkon el restintaj materialoj de la ruinoj. La katolika grupo estis refondita en 1930, ĝi estis altigita al paroĥo en 1944. En 1946 Pál Molnár C. pentris la altaran bildon kaj en 1977 József Takács pentris la navon. Inter 1994-1997 la konstruaĵo estis pligrandigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. La absido estas plurlatera kaj kontaktiĝas kun sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.