Saltu al enhavo

Preĝejo Saint-Martin de Moissac

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Saint-Martin de Moissac.

La preĝejo Sankto Marteno (fr: Saint-Martin de Moissac) situas sur la komunumo Moissac en la departemento Tarn-et-Garonne, Francio.

Kojnita inter la fervoja linio, la nacia vojo kaj la Garona Kanalo, la preĝejo Saint-Martin, pli ol 1800 jarojn aĝa, estas konsiderata kiel unu el la plej malnovaj preĝejoj de Francio. Ĝi situas je 900 metroj de la famkonata romanika abatejo Saint-Pierre de Moissac.

Komence, ĝi estis antikva romia vilao datiĝanta de la 3-a jarcento. Tiu vilao estas tipa ekzemplo de Domus Ecclesia : kristana ejo por diservo en privata domo. Ĉi-lasta estis konstruita sur privataj antikvaj romiaj banejoj. La konstruaĵo estis transformita en preĝejon dum la 11-a jarcento. Konsistante el kapelo kaj tombejo, tiu paroka preĝejo konservis tiun statuson ĝis la 18-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento la preĝejo estis ne plu uzita kaj poste definitive forlasita en 1910.

En 1922, la privata kompanio de fervojo por la sudo de Francio (la Compagnie des Chemins de fer du Midi) volis detrui ĝin, por konstrui stacidomon, sed ĝi estis savita lastminute pro tio, ke ĝi estis klasifikita kiel historia monumento. Ekde tiu ĉi dato, pluraj arkeologiaj operacioj ebligis determini ĝiajn originojn.

Dum elfosadoj de tiu nekropolo kaj de la paroĥa tombejo en 1934, Armand Viré (estiel arkeologo kaj prahistoriisto) establis, ke la preĝejo Saint-Martin situas sur antikva hejtadsistemo por banoj dum la Gaŭlo-romia periodo: tiu sistemo estante nomita "hipokaŭsto". Tiuj eltrovaĵoj estis konfirmitaj dum la ĝisfunda reekzameno de la konstruaĵoj komencita en 2011, same kiel per nova elfosadkampanjo aranĝita en 2012 fare de arkeologia laboratorio ĉe la Tuluza Universitato Le Mirail.