Preĝejo Sankta Anna (Dunaföldvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Anna
preĝejo Sankta Anna en Dunaföldvár
preĝejo Sankta Anna en Dunaföldvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaföldvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1924
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 30 m (interne)
Larĝo 13 m (interne)
Alto 42 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Franciskana preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento (kun la apuda monaĥejo) en Hungario, en urbo Dunaföldvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1710-aj jaroj franciskanoj alvenis, kiuj unue konstruis monaĥejon en 1724 sur ruinojn de mezepoka abatejo, poste ili komencis konstrui preĝejon en 1736. La turo pretiĝis en 1786, la plena preĝejo en 1789. La orgeno ekfunkciis en 1809, ĝi estis renovigita en 1924, 1948, 1951. En 1858 incendio okazis. La preĝejo estis renovigita en 1960 kaj 1981.

Kermeso okazas en la 26-an de julio aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas kun la monaĥejo laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado funkcias la enirejo, pli antaŭe ŝtuparo kuras ambaŭflanke. Pli supre estas videblaj malplenaj niĉoj. La turo altiĝas en la dekstra flanko. La turopinto estas bulboforma. Interne 6 flankaj altaroj troviĝas, kreme la ĉefaltaro kun bildo pri Sankta Anna. La predikejo situas flanke en mezo de la navo. Super enirejo al la sakristio estas pentraĵo pri la Lasta vespermanĝo el la 18-a jarcento.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj la ŝtato forprenis la monaĥejon, la freskoj estis forigitaj, la konstruaĵo poste iĝis gimnazio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.