Preĝejo Sankta Anna (Tiszafüred)
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | |
---|---|
Preĝejo Sankta Anna en Tiszafüred-Tiszaörvény
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszafüred |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
dekanujo | Karcag-Tiszafüred-Törökszentmiklós |
paroĥo | en la urbo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1914 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Anna estas sakrala konstruaĵo en urbo Tiszafüred (ĝis 1968 en aparta vilaĝo Tiszaörvény (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1038, nuntempe arkeologoj trovis restaĵojn de la iama kirko. Oni supozas, ke ĉirkaŭ 1570 la turkoj bruldetruis ĝin. La vilaĝo senhomiĝis kaj denove estis loĝata ekde la 1770-aj jaroj. La loĝantoj tiutempe estis ankaŭ kalvinanoj. En 1846 la katolikoj konstruis lernejon kun kapelo, kiu kadukiĝis en la frua 20-a jarcento. La kirko videbla nun estis konstruita en 1914. En la sekva jaro la orgeno estis kreita. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo difektiĝis, poste kelkfoje renovigaj laboroj okazis, lastfoje plene en 2009. La paroĥo mem estis refondita en 1945, sed ekde 1988 la apuda paroĥejo ĉesis, la zorganto estas la Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tiszafüred).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola ĉe stranangulo en korto. En la korto troviĝas krucifikso kaj arboj, sed arkeologoj trovis tombojn inter jarcentoj inter 11-a kaj 17-a. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la kvadrata turo kun plurlatera piramida turpinto. La navo finiĝas en rektangula absido, malpli larĝa kaj alta, ol la navo. La altara bildo estas kopiaĵo de pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens pri Sankta Anna, kiu ornamas per floroj Sanktan Marian.