Preĝejo Sankta Ciriako (Camburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
51.0635611.69473
Ciriako-kirko en Camburg

La Preĝejo Sankta Ciriako (germane: Cyriakskirche) en Camburg, Germanujo, estas krom la Miĥaelo-kirko en Rohr la ununura antaŭ 1030 konstruita, originale konserviĝinta ejo de tuta Turingio. Aliaj konsideras ĝin tipe romanika kirko. Aliaj ĝiaj nomoj estas CyriaksburgCyriaksruine. Tamen la konstruaĵo ne estas tre konata malgraŭ sia graveco historia.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ruina situo ĉe deklivaĵo de Saale-valo

Troviĝas la kirko ĉ. 1,5 km nordueste de la eturbo Camburg en la t.n. arbaro Stöbener Holz. Ĉirkaŭ ĝi estas trejnrondo 30 Parcours por arkopafistoj klasikaj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Por la tempo inter 996 kaj 1002 oni disponas pri noto en la kroniko de Thietmar von Merseburg: De quorum numero quaedam cometissa nomine Cristina predii suimet, quod in Stuwi civitate habuit, magnam partem sancto tradidit Maŭrico in Magadaburg.[2]

La enkronike menciita burgo hodiaŭ ne plu lokigeblas. De la menciita Maŭrico-klostro magdeburga organizitis la fondo de la aŭgustenana Konvento Neuwerk en Halle (Saale). En 1121 el papa konfirma dokuento la dependo de la Stubi-kirko al la Neuwerk-monaĥejo klarigatas. Dume Alfred Wlost opinias ke la virino entombigita antaŭ la kirkaltaro estis grafino Christina, la esploristo Wolfgang Hartmann pli pensas ĉi-kuntekste pri la edzino de grafo Dietmar de Selbold-Gelnhausen. Gotthard Neumann inverse datumigas la tombon en la 14-a jarcento.

Ĝis 1539 estis la kirko paroĥa. Verŝajne okazis dum la alta mezepoko (simile al Fruŭenprießnitz en Rodameuschel) eligo de la nove kreita paroĥo de Camburg el la malnova paroĥo Mons Sancti Cyriaci. En 1539 la lasta pastro forlasis la kirkon; en kuro de Reformacio uniĝis la tri paroĥoj de Camburg, Ciriako-monto kaj Petro-monto. Poste ĝi servis kiel brikprovizejo por la najabaraj vilaĝoj en kiuj ĝis hodiaŭ ja videblas endomoj originalaj iamaj kirkoŝtonoj. Dum elfosadoj en la 1930-aj jaroj ĉirkaŭ la kirko trovitis ankaŭ skeletoj.

Dum GDR-tempo Kulturligo-sekcio kamburga prizorgis tiu ĉi areon kiu ankaŭ iĝis ŝatata ekskursocelo en la norduesto de la urbo. Post Turniĝo estis restaŭradoj kaj forigo de arbustoj kaj veproj.[3] Nova altaro konsekritis tiel ke somere celebratas diservoj. Ĉiun duan jaron oni povas ĝui grandan pafarkaj konkursoj okaze de mezepoka foiro nomita Cyriakusfest.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ruino ciriaka

La halokirko konsistas el longa navo kiun apudas klarege enmetita sacerdotejo kaj altarejo rektangula. Po kvar arkadoj separas flankajn ĉambrojn de la sacerdotejo, el kiuj nur tri arkadoj el la suda arkoserio konserviĝis. En ĝi videblas trabaraj truoj montrantaj la relativan malaltecon de la flankaj ĉambroj. La interesa arĥitekturo memorigas onin, krom romanikaĵoj, je bizancaj modeloj. Kio naskis la tezon strangan ke temus pri aĵoj el la t.n. liudolfida renesanco. Ĉe la suda fronto estas eta fenestro originala por lum-enlasado.

De la areo du subteraj gangoj forkondukas kiuj nun estas surŝutitaj (krom kelkajn metrojn da alireblo ĉe unu el ili). Ili laŭdire kondukis iam ĝis la centro de Camburg ĝis kirkoplaco ĉe la paroĥejo. La du agano laŭdire kondukis malsupre de Saale ĝis la vilaĝo Abtlöbnitz. Sed tiaj asertoj bazitaj sur sagaoj, pro manko de historiaj koneksoj kaj geologiaj malfacilaĵoj, apenaŭ korektas.

Nova epoko[redakti | redakti fonton]

La unua arĥeologia priesploro okazis en 1885. Tiam kaj poste oni faris kelkajn laborojn restaŭrajn. La ruinon uzis infanoj volonte kiel ludejon kio kaŭzis kelkajn damaĝojn (ekz. de altarsthono). Nur en la 1970-aj jaroj komenciĝis reŝatado de la tuto kaj provoj je konservado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Camburger Bogenparcour", prizorgas Camburger Bogenschützen e.V.
  2. Traduko: Inter ili estis grafino Christina kiu grandan parton de heredaĵoj siaj ĉe Burgo Stöben transdonis al la komunumo de Sankta Maŭrico en Magdeburgo. - Thietmarus Merseburgensis, Chronica, 25,63; 2 (a uctor 975-1018) http://www.mlat.uzh.ch Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
  3. http://dornburg-camburg.de/ortschaften/camburg/die-cyriaksruine/

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Annett Laube-Rosenpflanzer, Lutz Rosenpflanzer: Kirchen, Klöster, Königshöfe. Vorromanische Architektur zwischen Weser und Elbe. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2007, ISBN 978-3-89812-499-7.
  • Wolfgang Hartmann: Vom Main zur Burg Trifels – vom Kloster Hirsau zum Naumburger Dom. Auf hochmittelalterlichen Spuren des fränkischen Adelsgeschlechts der Reginbodonen = Veröffentlichungen des Geschichts- und Kunstvereins Aschaffenburg Bd. 52, Aschaffenburg 2004, ISSN 0433-843X
  • Thüringen, bearb. v. Stephanie Eißing, Franz Jäger k.a., eldonite kune kun Thüringisches Landesamt für Denkmalpflege, 20032, p. 184-185.
  • Andrei Zahn: Gab es auf dem Cyriaksberg bei Camburg ein Kloster? Untersuchungen zu den Pfarreien St. Cyriaksberg und St. Petersberg bei Camburg, ĉe: Beiträge zur Frühgeschichte und zum Mittelalter Ostthüringens, Veröffentlichung voraussichtlich 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]