Preĝejo Sankta Georgo (Kisszékely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Georgo
Preĝejo de Sankta Georgo en Kisszékely
Preĝejo de Sankta Georgo en Kisszékely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisszékely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kirko Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kisszékely.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko jam funkciis en tiu vilaĝo ligna preĝejo, dokumento menciis ĝin en 1332. En 1723 oni konstruis pli novan preĝejon, en 1823 oni denove konstruis kirkon. La paroĥo estis fondita 1789. Tiutempe la predikoj foje okazis germane pro la germana minoritato. En 1840 oni faris orgenon, en 1916 ĝi estis trakonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La klasikisma kirko situas sola sur montetodeklivo en rando de la vilaĝo. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, sube estas la enirejo. Malantaŭ la fasado la navo etendiĝas. La absido estas plurlatera kaj iomete estas pli mallarĝa, ol la navo. Interne tuj post la enirejo estas galerio por la orgeno. La internaj muroj estis pentritaj en la 19-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]