Preĝejo Sankta Gerardo (Diósd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Gerardo
Paroĥa preĝejo de Sankta Gerardo en Diósd
Paroĥa preĝejo de Sankta Gerardo en Diósd
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Diósd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Érd
paroĥo loke
Dato de konsekro 1896
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ferenc Say
Konstruado 1896
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2049 Diósd, Szent István tér 3.
vdr

La paroĥa preĝejo Sankta Gerardo (laŭ alia informo Sankta Maria) estas sakrala historia monumento (deklarita en 2002) en urbo Diósd (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Diósd havis 2 kirkojn post kristaniĝo de la hungaroj. Laŭ eklezia fonto episkopo Gerardo faris tie diservon en 1046. Dum dominado de turkoj la plena loĝantaro de Diósd senhomiĝis, la kirkoj supozeble estis detruitaj. En la 1700-aj jaroj la vilaĝo rehomiĝis, sed nur en 1772 konstruiĝis kapelo. La katolikoj apartenis eklezie al Érd ĝis 1778, poste al Nagytétény. La preĝejo videbla nun estis konstruita, poste konsekrita en 1896. La paroĥa rajto alvenis en 1921. La orgeno estis kreita en 1911, renovigita en 2016. La kirko mem renoviĝis en 1938, 1959, 1996 kaj 2010-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en parko sola, sed maldekstre estas ankaŭ statuo pri Gerardo. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. Krom la enirejo estas videblaj 5 fenestroj. La navo finiĝas en kvarlatera absido, pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. Maldekstre sakristio aliĝas. Aurélia Németh kreis la skulptaĵojn.

Kermeso okazas en la 24-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanko de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.