Preĝejo Sankta Jakobo (Döröske)
Preĝejo Sankta Jakobo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Jakobo en Döröske
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Döröske |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Vasvár |
Statuso | filio de Szarvaskend |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita el brikoj |
Ligiloj | |
Preĝejo Sankta Jakobo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Döröske.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Preĝejo estis menciita jam en 1276. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la preĝejo ruiniĝis. En 1698 dokumento priskribas ĝin kiel preĝejo en malbona stato, tamen okazis neniu ŝanĝo. En 1734 renoviĝo okazis, tiam ekzemple kelkaj barokaj fenestroj estis faritaj kaj oni konstruis novan pordon. En 1889 la preĝejo denove aspektis ruina, eĉ la mesoj estis malpermesitaj, en 1894 trakonstuo okazis. Nur en 1967 okazis signifa renoviĝo, en 1992 arkeologoj faris esplorojn, poste la aspekto prezentas laŭeble la mezepokon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en mezo de la malnova tombejo. La konstruaĵo konsistas el navo kaj duonronda absido. La tre malgranda turo estas elstaraĵo de la navo. La enirejo troviĝas en mezo de la fasado, sed estas ankaŭ enmurigita enirejo flanke. Interne la mebloj devenis el la 19-a jarcento. La altara prezentaj Sanktan Jakobon. Menciindas reliefo-bildo pri Marteno de Tours kaj skulptaĵo pri Ladislao la 1-a (Hungario).
Kermeso okazas en dimanĉo post la 25-a de julio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun 2 fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare