Preĝejo Sankta Jozefo (Kiskőrös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Kiskőrös
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Kiskőrös
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kiskőrös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kecel
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado 1826
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en urbo Kiskőrös (Hungario).

Absido

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost dominado de turkoj la katolikoj eklezie apartenis al Akasztó, baldaŭ al Kecel. Ili fondis loke grupon en 1773 helpe de episkopo de Kalocsa. Tiam ili estis centope. La kirko estis konstruita en 1826 laŭ novbaroko en lokon de detruita luterana kirko, la paroĥo estis fondita en 1921. La kirko estis pligrandigita per krucnavo en 1931, la orgeno estis kreita en 1943. En la sama jaro pola rifuĝinto pentris la sekpentraĵojn. En 2014 la plena preĝejo (ankaŭ la orgeno) estis renovigita. Ekde 2015 turmuziko estas aŭdeble helpe de komputilo ĉiutage matene, tagmeze kaj vespere.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas ĉe stranangulo. La fasado estas simetria, meze al enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. Ankaŭ la krucnavo havas enirejon. La absido estas multlatera. La vitraloj prezentas hungarajn sanktulojn Stefanon, Ladislaon, Elizabeton kaj Margaretan.

Kermeso okazas en la 19-an de marto.

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aerfoto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.