Preĝejo Sankta Jozefo (Pákozd)
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pákozd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Velence |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Gárdony |
Dato de konsekro | denove en 1913 |
Konsekrinto | Ottokár Prohászka |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Jozefo estas katolika historia monumento en grandvilaĝo Pákozd (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Pákozd kirko ekzistis jam en 1348 laŭ eklezia fonto. Dum dominado de turkoj la vilaĝanoj estis kalvinanoj, ili uzis la jam ruinan kirkon. La katolikoj reakiris ĝin 1713 kaj estis konstruita baroka preĝejo en la sama loko, sed la sanktejo parte restis mezepoka. En 1769 la konstruaĵo estis renovigita. Komence ĝi estis filio, memstara paroĥo ekde 1818. La turo konstruiĝis en 1769 kaj la kirko ricevis krucnavon kun nova ĉefenirejo en 1912. La orgeno estis farita en 1912. En 1945 sovetaj soldatoj loĝis en la preĝejo. En 1962 restaŭrado okazis, tiam oni trovis la mezepokajn partojn.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo sur iomete pli alta loko. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo. La fasado estas simetria, meze la larĝa enirejo funkcias, apude po unu fenestroj situas. Pli supre meze tre malgranda ronda fenestro estas videbla. Tiu estas la krucnavo, kiu finiĝas ĉe la mezepoka duonronda absido kun la origina navo kaj iom poste konstruita turo. Ankaŭ la turo havas enirejon. La turopinto estas piramida. Ĉe la turo estas ŝtona kruco kun ŝtona Kristo farita en 1794 kaj renovigita en 1869. Ĉe la sanktejo estas skulptaĵo pri Johano Nepomuka farita en 1834. En 2010 estis farita sonorilostablo memore al Trianon.
Kermeso okazas en la 19-an de marto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- hungare kun foto
- [1][rompita ligilo]
- [2][rompita ligilo]