Preĝejo Sankta Jozefo (Viehhofen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katastrofo de 1912
la preĝejo ĉ. 1960
la preĝejo ĉ. 2021

La romkatolika Preĝejo Sankta Jozefo (germane: Pfarrkirche Viehhofen) troviĝas en Viehhofen, Aŭstrujo. Apartenas al la paroĥaro ankoraŭ la komunumoj de Maishofen kaj Saalbach.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam ĉirkaŭ la 1692-a jaro la komunumo ricevis permeson starigi kapelon. Tio estis volita fare de la fideluloj jam delonge. Faritis kabano kun modestaj bildoj. Sed protestis la anoj de Zell am See kaj tiel daŭris ĝis 1767 ĝis fakta permeso por la gastejestro Augustin Gruber je kapelostarigo. Ĝin detruis akvego en 1789: ne antaŭ 1793 jesis la konsistorio la tuton. Unua konstruaĵon faris en 1796 la majstra masonisto Andrä Huber el Kitzbühel. Konsekro estis en la 21.12.1797 kaj kristnaske festitis tie la unua diservo. La unua animzorganto (vikaria) estis Johann Kufler (post 1800). Promociiĝo je propra paroĥu sukcesis en 1891. En majo 1912 eĉ la armeo devis sukuri por sekurigo de la tuta kirka/tombeja komplekso tuŝita per pluvegoj kaj kotofluo.

En 2008 konstruitis nova kadavrejo kaj plietendigitis la tombejo.

altarejo
orgeno

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konserviĝis en simpla rektangula formo kun turo kaj firstotureto kun sonvolbo. Sakristio metitis malantaŭ la ĉefaltaro. Tiammode la kirko faritis laŭ empiro-stilo. Greka kaj romia antikvecoj karakterizatas per rekteco, severeco kaj leĝera eleganteco - interne kaj ekstere. La plej gravaj aĵoj substrekatas kaj la malpli gravaj malantaŭenŝovitis. Ĉefaltaro sen kolonoj kaj sen supra konstruaĵo montras bildon de la Sankta Familio kaj de Sankta Jozefo. Ĉe la enirejo troviĝas memortabulo pri la falintoj de dum la Unua mondmilito kaj la Dua mondmilito, parte kun fotoj.

Ture oni havas horloĝon kaj tri sonorilojn: la bronzajn sonrilojn muldis en 1951 en Bad Häring la firmao Alpenländliĉe Metallwerke (de Kurt Bühl).

En 1908 Hans Mertel el Salzburg-Gnigl faris novan orgenon: similegajn instrumentojn admireblas ĝis hodiaŭ en Großarl, Bad Gastein, Salzburg, Forstau kaj Krimml. En la 24.7.1912 li faris revizion. Ĉirkaŭ la jaro 1925-a necesis munti novan stanan orgenfasadon (fare de Adam Grünsfelder el Salzburg-Mülln. Alia restaŭrado estis en 1958, 1977 kaj 1994.

Vikariejo[redakti | redakti fonton]

Tuj ankaŭpreĝeje estas domo por la vikario kiun konstruigis la komunumo mem kun monhelpo de fideluloj el aliaj pinzgau-aj komunujoj (de 2200 guldenoj). Grundojn kaj areojn por la preĝejo, tombejo, vikariejo kaj ĝardenon disponigis la gastejestro. En la 1950-aj tiu ĉi konstruaĵo estis senfunkcia kaj kadukiĝis tie ke malkonstruiĝo farotis en la 1960-aj jaroj. Sekve estas la nuna plej apuda konstruaĵo la hotelo Oberwirt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]