Preĝejo Sankta Kruco (Jászkisér)
Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Jászkisér
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jászkisér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
dekanujo | Jászapáti |
paroĥo | loke, sed la zorganto estas en Jászapáti |
Dato de konsekro | 1906 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Virgil Nagy |
Konstrustilo | novromaniko-novgotiko |
Konstruado | –1906 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Jászkisér.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Jászkisér kirko funkciis jam dum la mezepoko. La loĝantoj ĉirkaŭ 1550 kalvinaniĝis, ankaŭ kalvinanaj rifuĝintoj alvenis. Iom da katolikoj alvenis en 1711, ili eklezie apartenis al (Jász)Apáti ĝis 1769. La diservoj okazis en privataj domoj. Nova malgranda preĝejo estis konstruita 1773 kaj en 1829 ĝi estis pligrandigita. Tamen ĝi estis malkonstruita en 1905 kaj en la sekva jaro estis konstruita la nun videbla preĝejo. La orgeno estis kreita en 1906.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto laŭ placo. En la korto estas videbla ankaŭ statuo pri Johano Nepomuka el 1775 kaj ŝtona kruco el 1842. La preĝeja fasado estas simetria, meze la turo reliefas kaj apud la turo estas videbla po unu ŝtupoturoj (turetoj). La ĉefenirejo funkcias tra la turo. La navo havas krucnavon. La sanktejo estas duonronda. Interne la mebloj kaj murpentraĵoj estis faritaj en la frua 20-a jarcento.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2022-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]