Preĝejo Sankta Kruco (Rákoskeresztúr)
Paroĥa preĝejo de Sankta Kruco | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Kruco en Rákoskeresztúr
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Rákosmente |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Statuso | paroĥa preĝejo ekde 1921 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en urboparto Rákoskeresztúr.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Rákoskeresztúr la unua kirko estis konstruita jam en la 1220-aj jaroj, sed kelkaj opinias, ke estis tie kirko jam dum regado de Stefano la 1-a (Hungario). La malnova kirko estis malkonstruita post dominado de turkoj kaj pli nova konstruiĝis en 1741. La oftaj inundoj ofte minacis la konstruaĵon, tial oni malkonstruis ĝin kaj poste oni konstruis pli novan preĝejon en 1894. Dum la socialismo apude oni konstruis novan kvartalon el betonaj domoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola laŭ la strato kaj ĝi havas unusolan kvadratan turon super la enirejo. La plurlatera sanktejo situas en la orienta flanko. En la interna parto la klasikisma marmora ĉefaltaro estis farita en 1808 en preĝejo de Pest (urbo), ĝi estas translokita en tiun preĝejon en 1894.
Apud la preĝejo kruco estas videbla.
Kermeso okazas en la 14-an de septembro.