Preĝejo Sankta Ladislao (Százhalombatta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
Paroĥa preĝejo de Százhalombatta
Paroĥa preĝejo de Százhalombatta
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Százhalombatta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Érd
paroĥo loke
Dato de konsekro 1910
Konsekrinto Ottokár Prohászka
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Emil Tőry
Konstruado 19091910
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szent László u. 56.
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas sakrala monumento historia (deklarita en 2008) en urbo Százhalombatta (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En iama vilaĝo "Batta" estis kirko, ties restaĵoj estis trovitaj en 1997. En la alia apuda vilaĝo "Százhalom" la kirko estis menciita en 1450. Ili neniiĝis dum dominado de turkoj. Depost la turka erao la katolikoj frekventis preĝejon de Érd. Fine preĝejo konstruiĝis en la jaroj 1909 kaj 1910. La loka katolika grupo formiĝis en 1919, la paroĥo en 1949. La interna parto estis pentrita en 1955 fare de Jenő Dénes. La kirko renoviĝis en 1973.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, la enirejo estas tra la turo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Super la enirejo rondfenestro estas videbla. La absido estas duonronda, malpli larĝa kaj alta, ol la navo. Ambaŭflanke 2 konstruaĵpartoj aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 27-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.