Preĝejo Sankta Maŭrico (Marisfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La evangelia Maŭrico-kirko en Marisfeld

La Kirko Sankta Maŭrico (germane: St. Mauritius-Kirche) estas la vilaĝa preĝejo protestantisma en Marisfeld, Germanio, en la frankonie influita sudo de Turingio. Ĝi staras centre rekte apud la kastelo kaj la kastelparko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Datumas la unua mencio kirka el la jaro 1150-a. Konstruintoj estis verŝajne anoj de la dinastio de la Schmeheim-oj aŭ de la Marschalk-oj de Marisfeld kiuj tiam envilaĝe gravis. La altareja turo estis starigita en 1497.

Rimarkindaj estas la malnovaj sonoriloj; la plej granda mulditis en 1498 havante enskribon pri la kvar evangeliistoj krom la vortojn Christe cum tua pace. Maritius Patronus. A. Dom. MCCCCLXXXXVII (Kristo, ĉeestu kun via paco. Maŭrico patronas. 1498) La granda sonorilo kiu nomiĝas laŭrenca laŭtradicie originas el la Laŭrenco-kapelo de Dillstädt, el iama pilgrimloko sur la monteto Silbachskuppe inter la najabaraj vilaĝoj Schmeheim, Dillstädt kaj Suhl-Dietzhausen. Legendo rakontas ke paŝtisto, malkovrinte la sonorilon malnovan, elfosus ĝin. Post ŝarĝo surĉaren blinda ĉevalo trenis la veturilon por ke la besto mem decidu kien transporti la sonorilon. La dua sonorilo datumas de 1496. La muldojaro de la tria sonorilo ne konatas.

En 1539 la vilaĝo animzorge ekmemstaris; ĝis tiam la fideluloj spirite prizorgitis fare de monakoj el ne tro fora Kloster Veßra. Paroĥujestrejo konstruiĝis en 1557 kiu konserviĝis ĝis niaj tagoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1771 okazis alikonstruo de la preĝejo laŭ baroka stilo. La orgeno el la jaro 1719 estas verko de la orgenfaristo Nicolaus Seeber el Römhild. La splenda orgenfasado estis kreita de la skulptisto Hans Justus Leib el Streufdorf. Du skulptitaj anĝeloj lignaj kun blazono atestas rolon de Marschalk el Ostheim kaj la dinastio de Bibra-oj kiuj verŝajne estis la donacintoj de la tuto. Hodiaŭ loĝas enture kolonio da vespertoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La monumentprotektita Maŭrico-kirko estas defend-preĝejo[1] La masiva kvadrata altarejturo havas sep pafbreĉojn. Ĉirkaŭirejo estas en alteco de 20 metroj. Super ĝi komenciĝas okangula, ŝtona piramidspajro. Malsupre estas la altarejo kiun kovras krucripovolbo. Altaro modesta troviĝas ĝuste tie malantaŭ plumbvitra fenestro, eoste kun grupo de krucumitoj. Ĝi faritis en Munkeno en 1885 en la ateliero de la fratoj Burkhardt. Sude troviĝas gotika fenestro kaj norde estas la sakristio.

Inverse, la navo estas baroka tute. En la malantaŭa parto estas ankaŭ la regiontipa trabfakaĵo. La preĝejo estas ununava kun galerioj ambaŭflanke el ligno kun bluaj kaj oraj ornamaĵoj. La orgeno estas unuklavara.[2] La instrumento troviĝas sur galerio en la malantaŭa parto de la navo. La plafonon formas blua barela volbo el ligno kun ora dekoraĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kulturentwicklungskonzeption für die Modellregion Landkreis Hildburghausen und Landkreis Sonneberg, oktobro 2014, p. 23 (pdf)
  2. Die Orgel in der Marisfelder Kirche sur la retpaĝoj de la eklezidistrikto.
50.55571510.572007