Preĝejo Sankta Margareta (Veszprém)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Margareta
Preĝejo Sankta Margareta en Veszprém
Preĝejo Sankta Margareta en Veszprém
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Veszprém
Statuso paroĥa preĝejo de 1944
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado
Specifo
Longo 43 m
Larĝo 17 m
Alto 41 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Margareta de Hungario estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Veszprém (urbo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita inter 1937-1938. Motoro de la konstruado estis József Mindszenty. Baldaŭe li donacis memoraĵojn de Sankta Margareta al la preĝejo. Ekde 1943 la preĝejo iĝis pilgrima loko. En 1997 rabistoj murdis la maljunan paroĥestron, li estis entombigita kiel martiro en la kripto. Apude kuŝas jam du episkopoj Nándor Rott kaj László Tóth (episkopo). La preĝejo renoviĝis en 2002.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur unu el la montoj en la urbo, tamen iomete for de la historia kvartalo. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. Post la fasado la ĉefnavo kun krucnavo etendiĝas.

Kermeso okazas en la 18-a de januaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La fasado
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.