Preĝejo Sankta Mikaelo (Böde)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo de Böde
Preĝejo de Böde
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Böde
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Zala
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, inter vilaĝoj Böde kaj Zalaszentmihályfa sur monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la kirko estis konstruita ĉ. 1220, la unua mencio okazis en 1424. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis, sed en 1750 renoviĝis laŭ baroko kaj la sanktejo estis pligrandigita. La sekva renoviĝo okazis en 1923. Inter 1966-1970 restaŭraj laboroj okazis kaj la mezepokaj partoj estas videblaj. Ekde 2001 estas videbla la hodiaŭa formo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado reliefas kaj altiĝas la kvadrata turo, meze la ornama enirejo estas videbla. La navo estas simpla brikoforma. La sanktejo direktiĝas al oriento. La absido havas apogajn pilierojn. En la norda flanko sakristio situas ekde la 19-a jarcento.

Kermeso okazas la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]