Preĝejo Sankta Petro (Sonneberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrokirko en Sonneberg

Bela protestantisma Kirko Sankta Petro (germane: Stadtkirche St. Peter) troviĝas en Sonneberg, Germanujo. Ĝi troviĝas ĉe la nordeosta urborando; supre de ĝi estas la tombejo. Ambaŭ turoj ja karakterizas nun la urban silueton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la incendio de 1840 brulkonsumiĝis ankaŭ la Johano-kirko de ĉe ĉefa bazarplaco. Jam inter 1843 kaj 1845 kreitis nova preĝejo ekster de la tiama urbo ĉe la orienta deklivo de Schönberg-monto laŭ planoj de Carl Alexander Heideloff kiu modelis ĝin laŭ la kirko Sankta Laŭrenco (Nurenbergo). Konsekro iĝis en la 11.5.1845 laŭ novgotika konstrumaniero.

Specialaĵoj kirkaj[redakti | redakti fonton]

La altarejo

Havas la halokirko trinavan longon kun enigitan altarejon kaj ornamripajn fenestrojn. La suduestan finon de la sabloŝtona fasado faras 45 metrojn alta duobla turfasado. La gotike volbita meza navo havas plurangule fermitan ĥorejon. La flankaj navoj separiĝas per galerioj kun ornamripaj parapetoj. La ses apogiloj portas la arkadajn volbojn kun ogivarkaj bazoj kaj kroĉoj apogas la volbon. La interna arkitekturo kun pilastroj, galerioj kaj la plafono konsitas ofte el farbitaj lignaĵoj. La gotikan altaron ĉirkaŭas grupo de krucumitoj. La figuroj datumas el 1500 originante el Frankonio. Post restaŭradlaboroj oni sukcese refaris la multkolorecon de la interno. Romantikan etoson faris pere de tri buntaj vitraloj artistoj laŭ modeloj de Moritz von Schwind en 1892 en Munkeno.[1]

Ekde 1950 sonoriloj de la iama Andreo-kirko de Berlino-Friedrichshain ekservis por Sonneberg; la berlina preĝejo forigitis en 1949. La orgenon faritis en 1925 la firmao W. Sauer el Frankfurto ĉe Odro; la instrumento havas 42 registrojn, tri klavarojn kaj pedalon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lieselotte Swietek: Stadtkirchen in Thüringen. Verlagshaus Thüringen, 1990, ISBN 3-86087-023-8, S. 80/81.
50.3635311.17825