Preĝejo Sankta Petrus Canisius (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Petrus Canisius
Preĝejo Sankta Petrus Canisius en Budapeŝto
Preĝejo Sankta Petrus Canisius en Budapeŝto
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Ferencváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Suda Pest
paroĥo en Preĝejo Sankta Vincento de Paul (Budapeŝto)
Dato de konsekro 1903
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Antal Hofhauser
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1903
Specifo
Longo 19 m (ĉefnavo kun sanktejo); po 8 m (flankonavoj)
Larĝo 8 m (navo); 4 m (sanktejo)
Alto 14 m (navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Petrus Canisius estas romkatolika historia monumento kun monaĥejo [1] en Budapeŝto, en distrikto Ferencváros.

Surskribo super la preĝejpordo

Historio[redakti | redakti fonton]

La lazaristoj kolektis monon por nova preĝejo en 1895. Ili konstruis kirkon kun patroneco de Sankta Vincento de Paul kune kun monaĥejo en 1903. La orgeno estis kreita en 1911. La lazaristoj ŝanĝis la konstruaĵon al bieno en 1919. La nova posedanto estis la diocezo, la kirko funkciis kiel paroĥa kirko. En 1936 la Sankta Seĝo permesis ŝanĝi la patronon al Petrus Canisius.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, sed la fasada parto kontaktiĝas kun la trotuaro. La preĝejo kontaktiĝas kun la monaĥejo. La fasado estas simetria, sur ties teretaĝo la ornama pordo estas videbla, pli supre granda fenestrorozo situas. Super la pordo estas surskribo: Jen hejmo de Dio kun la homoj. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn, la absido estas duonronda. La altaro estis farita el ligno, en ties meza niĉo estas statuo pri Petrus Canisius. Estas ankaŭ 2 flankaj altaroj kun statuoj de Sankta Jozefo, respektive Sankta Maria.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa monaĥejo estis konstruita kune kun la preĝejo kaj havas enirejon ĉe la trotuaro. La monaĥejo kontaktiĝas maldekstre kun la preĝejo, dekstre kun loĝdomego. La nuntempa profilo estas lernejo kaj infanĝardeno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanko de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.