Preĝejo Sankta Tomaso (Püspökmolnári)
Etoso
Preĝejo Sankta Tomaso | |
---|---|
Preĝejo Sankta Tomaso
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Püspökmolnári |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 18 m (turo: 3,5 m) |
Larĝo | 11 m (turo: 2,2 m) |
Alto | navo: 8 m, turo: 18 m, sakristio:4 m |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Apostolo Sankta Tomaso estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Püspökmolnári, en la iama vilaĝo Szenttamás. Ĝi ricevis sian nomon pri patrono de la preĝejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la preĝejo en 1342. En la 16-a jarcento la loĝantoj prenis la luteranan religion. Dum la kontraŭturkaj bataloj la kirko ruiniĝis, en 1701 oni renovigis ĝin. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1758. En 1773 oni alkonstruis sakristion kaj interne galerion por la koruso. La orgeno estis farita en 1909.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas unusolan kvadratan turon super la ĉefenirejo kaj unusolan navon.
Kermeso okazas en ĵaŭdo post dimanĉo de Sankta Triunuo.