Preĝejo Sankta Triunuo (Újbuda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Sankta Triunuo
Paroĥa kirko Sankta Triunuo en Újbuda
Paroĥa kirko Sankta Triunuo en Újbuda
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Konsekrinto Lajos Shvoy
Statuso paroĥa kirko ekde 1946
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újbuda, en loĝkvartalo Kelenvölgy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la frua 20-a jarcento la katolikoj apartenis al Budafok. En 1909 estis konstruita lernejo, kie ekde 1911 oni aranĝis mesojn. En 1927 loka katolika grupo formiĝis, ili konstruis propran kirkon en 1931. En 1938 orgeno ekfunkciis, ĝi estis renovigita en 1986. Ekde 1995 skolta grupo apartenas al la kirko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en proksimeco de la trotuaro en korto. Antaŭ la sentura preĝejo ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simpla, senornama kaj simetria. Ĝi havas enirejon por la kelo, pli supre estas la duobla ĉefenirejo. La plej supre estas nur triangula muro, kies mezo estas nur tre mallarĝa, samtempe alta fenestro.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo post Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.