Preĝejo Sankta Triunuo (Gödöllő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Gödöllő
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Gödöllő
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gödöllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
Dato de konsekro 2007
Konsekrinto Miklós Beer
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Tamás Nagy (arkitekto)
Konstruado 20042007
Specifo
Enhaveco 1000 homoj
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Gödöllő (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ dominado de la turkoj jam estis preĝejo en Gödöllő, kiu poste neniiĝis. La loĝantoj kalvinaniĝis. La katolikoj konstruis novan kirkon en 1750 (la nuna kastela kapelo). Ĝi ne sufiĉis depost la socialismo. La nun videbla impona moderna preĝejo estis konstruita inter 2004-2007.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo konsistas el 3 partoj: preĝejo, paroĥejo, komunaj ĉambroj. Ili formas U majusklon, la 4-a latero estas simpla muro. La kvaropo fermas korton kaj situas inter 3 stratoj. La korto simbolizas la mezepokan klostron. Nur la absido estas duonronda, la ceteraj partoj estas rektaj geometriaj formoj. Interne supozeble 3 galerioj troviĝas. La sanktejo havas 63 malgrandajn fenstrojn kun malsamaj koloroj.

Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La malantaŭa parto
La navo interne