Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kiskunhalas)
Paroĥa preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kiskunhalas
| ||
konstruaĵo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Kiskunhalas | |
Geografia situo | 46° 25′ 36″ N, 19° 29′ 0″ O (mapo)46.42666666666719.483333333333Koordinatoj: 46° 25′ 36″ N, 19° 29′ 0″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Bács-Kiskun | |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét | |
dekanujo | Kiskunmajsa | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | malfrubaroko | |
Konstruado | 1769–1770 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 400 sidlokoj | |
Konstrumaterialo | brikoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La paroĥa preĝejo apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas katolika historia monumento en urbo Kiskunhalas (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri kirko en la iama Halas okazis en 1300. Dum dominado de turkoj la komunumo plurfoje estis detruita. Jam dum la pacaj tempoj la alvenintaj hungaroj estis kalvinanoj, ili konstruis kalvinanan kirkon en 1667 en lokon de la iama preĝejo. Ĝuste tiam la sporadaj katolikoj ricevis areon konvenan al kirkokonstruo. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita inter 1769-1770, poste ankaŭ katolikoj estis invititaj. La orgeno ekfunkciis en 1823, sed pli nova estis kreita en 1931. La vitraloj estis faritaj en 1927 kaj 1942. La absido estis malkonstruita en 1937 kaj krucnavo kun nova absido konstruiĝis. En 1944 polaj rifuĝintoj pentris la freskojn. Ekstere okazis renovigaj laboroj inter 1992-1994.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola laŭ placo apud parko. En mezo de la simetria fasado estas la ĉefenirejo. Pli supre la unusola turo altiĝas, la turpinto estas bulboforma. En la turo 2 sonoriloj sonoras. Ornamaĵoj de la fasado estas statuoj pri Petro kaj Paŭlo en niĉoj. La absido estas arka kaj du sakristioj aliĝas al la absido. La ĉefalatara bildo prezentas Petron Kaj Paŭlon antaŭ siaj mortoj.
Kermeso okazas en 29-an de junio.