Kiskunmajsa
Kiskunmajsa | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6120 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 898 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 30′ N, 19° 44′ O (mapo)46.49222222222219.736666666667Koordinatoj: 46° 30′ N, 19° 44′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 221,99 km² (22 199 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kiskunmajsa [kiŝkunmajŝa] estas kuracbanloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kiskunmajsa, kies centro estas.
Situo[redakti | redakti fonton]
Kiskunmajsa situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Kiskunhalas troviĝas 23, Kiskunfélegyháza 28, Szeged 43, Kecskemét 53, Budapeŝto 137 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pli frue hunoj kaj avaroj loĝis tie. La tatara invado maldensigis la loĝantaron en 1241, tial poste reĝo Adalberto la 4-a setligis kumanojn inter riverojn Danubo kaj Tiso. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Post la turka erao la Ordeno de germanaj kavaliroj setligis posteulojn de jasoj en 1743. La komunumo iĝis kampurbo en 1837.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka katolika Kirko Naskiĝo de Maria (Kiskunmajsa) el 1744
- termala banejo
- muzeo pri revolucio en 1956
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Kiskunmajsa naskiĝis:
- aktoroj Zsuzsa Czinkóczi kaj Mária Kunsági
- bestokuracisto István Tóth-Baranyi
- halterlevisto János Benedek.
En la urbo vivis kaj laboris
- Gyula Bulyovszky, esperantista kuracisto.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Gheorgheni, Rumanio
Bačka Topola, Serbio
Lommatzsch, Germanio
Bad Schönborn, Germanio
Lubliniec, Pollando