Saltu al enhavo

Gyula Bulyovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-B

Gyula Bulyovszky
Persona informo
Naskonomo Bulyovszky Gyula
Naskiĝo 1890
en Budapeŝto
Morto 1983
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

BULYOVSZKY Gyula [bujovski] - naskiĝis en 1890 en Budapeŝto, mortis en 1983 samurbe - estis hungaro kaj doktoriĝinta kuracisto en Kiskunmajsa, kiu estis esperantisto ekde 1908. Fondinto kaj prezidanto de la studenta grupo en Budapeŝto kaj redaktoro de La Pioniro, li iniciatis la fondon de Universala Studenta Unio, 1909, kiu havis "konsulojn" tutmonde. En 1912 li estis ĉefsekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo. Li respondecas pri artikoloj, tradukoj, poemoj en Hungara Esperantisto, Hungara Studento, Belga Esperantisto, Voĉo de Kuracistoj, Internacia Medicina Revuo ktp.