Zsuzsa Czinkóczi
Zsuzsa Czinkóczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Czinkóczi Zsuzsanna |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1967 (57-jaraĝa) en Kiskunmajsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsuzsa Czinkóczi [ĵuĵa cinkOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinkóczi Zsuzsanna estas hungara aktoro, infana aktoro, laboristo. Ŝia origina persona nomo estis Zsuzsanna [ĵuĵana].
Zsuzsanna Czinkóczi[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1967 en Kiskunmajsa.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsuzsa Czinkóczi inter 5000 knabinoj estis elektita ĉefrolanto en filmo en aĝo 9. Pro tiu produkto ŝi ricevis signifan filman premion. Dum la bazlernejaj jaroj ŝi ricevis 8 filmajn rolojn. Ŝi aŭtomate ricevis eblecon studi en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, sed ŝi rifuzis ĝin, ĉar ŝi naskis filon en aĝo 17. Ŝia aktora kariero disrompiĝis, baldaŭ ŝi faris diversajn simplajn laborojn. Tamen ŝia mecenato Márta Mészáros donis al ŝi filmajn rolojn. Ŝi tre malofte ricevis teatrajn rolojn. Ŝi ricevis 3 filmfestivalajn premiojn inter 1976-1990.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Federico Fellini: Cabiria éjszakái
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Árvácska (1976) - Csöre
- Napló gyermekeimnek (1984) - Juli
- A magzat (1993)
- A temetetlen halott (2004)
- Aurora Borealis – Északi fény (2017) - patrino de Maria
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Társkeresés No. 1463 (1982) - Kati
- Tiszazug (1991) - Rozi
- Ármány és szerelem Anno 1951 (2011) - Ilonka
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingvaj datenoj (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-07-25 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2]