Preĝejo Stefano la 1-a (Várpalota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Várpalota
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Várpalota
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Várpalota
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Várpalota
paroĥo loke
Dato de konsekro 1725
Konsekrinto Ádám Acsády
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, fine klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Várpalota, iam en vilaĝo Inota.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika sanktejo estis konstruita en la 13-a jarcento, la navo jam en la sekva jarcento. La tiama titolo estis Marteno de Tours. Arkeologoj trovis romian fundamenton sub la sanktejo. La unua mencio okazis en 1497. Dum la turka erao la preĝejo forlasiĝis (ekzemple en 1720). En 1724 la loĝantoj renovigis ĝin, en la sekva jaro okazis la konsekro. En 1788 la preĝejo denove estis plene renovigita, poste konsekrita jam al Stefano la 1-a. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj plurfoje okazis renovigaj laboroj. En la 1970-aj jaroj la preĝejo estis restaŭrita, ekde tiam oni povas vidi la originajn freskojn. La lasta renoviĝo okazis en 2000.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la tombejo. La fasado estas simetria, la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas meze. La enirejo funkcias ne tra la turo, sed en mezo de la navo. La absido estas kvarangula kaj sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La navo kun absido
Gotika fenestro
Pordo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.