Preĝejo Stefano la 1-a (Balatonszepezd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Balatonszepezd, dekstre krucifikso
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Balatonszepezd, dekstre krucifikso
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonszepezd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
dekanujo Tapolca
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en malgranda vilaĝo Balatonszepezd. Ĝi estas vota preĝejo, ĉar fiŝkaptistoj en la Balatono travivis ŝtormon, tial ili votis. La preĝejturo dum la historio montris la direkton al la fiŝkaptistoj, nuntempe al la velboatantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la kirko Sankta Andreo en 1288, tamen oni supozas, ke ĝi konstruiĝis en la 12-a aŭ frua 13-a jarcento. Ĝi estis parte barokigita en la 18-a jarcento, la nova titolo poste estis Stefano la 1-a (Hungario). La orgeno estis farita en 1810. La altaraj kandelingoj estis faritaj en 1816. Laŭ skribo sur la plafono trakonstruo okazis en 1888.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur malalta monteto apud bordo de Balatono. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La navo formas brikon, fine duonronda absido troviĝas. La altara bildo prezentas tiun scenon, kiam Stefano ofertas la kronon al Sankta Maria. Ĝi estis pentrita en 1810.

Kermesoj okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.