Saltu al enhavo

Preĝejo Stefano la 1-a (Bordány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Bordány
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Bordány
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bordány
Geografia situo 46° 19′ 16″ N, 19° 55′ 2″ O (mapo)46.32109719.917273Koordinatoj: 46° 19′ 16″ N, 19° 55′ 2″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Kistelek
paroĥo loke
Dato de konsekro 1910
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19071909
Specifo
Longo 30 m (navo interne); 6 m (sanktejo)
Larĝo 13 m (navo interne); 13 m (sanktejo)
Alto 42 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Preĝejo Stefano la 1-a (Bordány) (Hungario)
Preĝejo Stefano la 1-a (Bordány) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Bordány, Kossuth u.
vdr

La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Bordány (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Bordány dankas sian ekziston mem al la kapelo. En la frua 19-a jarcento en tiu areo estis nur sporadaj farmoj. En 1858 familio konstruis kapelon. Ĝi estis pligrandigita en 1882, la diservoj estis faritaj de pastro el Kiskundorozsma. En 1906 la kapelo iĝis vivdanĝera, tial ĝi estis fermita. Inter 1907-1909 nova kirko konstruiĝis. La orgeno estis kreita en 1933. La paroĥa rajto alvenis en 1950.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto inter pinarboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramideca, en la turo 4 sonoriloj povas sonori. Interne la ĉefaltara bildo prezentas sanktan reĝon Stefanon. Apude 2 skulptaĵoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario (sanktulo) videblas.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, audu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.