Preĝejo Stefano la 1-a (Kalocsa)
Jezuita preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kalocsa
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kalocsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa |
Dato de konsekro | 1860 |
Konsekrinto | János Nehiba, vicepiskopo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Karl Rösner |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 55 m (turo) |
Ligiloj | |
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika pilgrima preĝejo en urbo Kalocsa (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua kirko estis konstruita en tiu loko en 1804, la sekva (nun videbla), jam jezuita konstruiĝis en 1860. Post 2 jaroj la preĝejo iĝis pilgrimloko pri Koro de Jesuo. József Angster kreis la orgenon en 1877, ĝi estis trakonstruita en 1935, 1972 kaj 2011. La kirko estis renovigita en 1890, samtempe la vitraloj estis faritaj. La jezuitoj estis forigitaj en 1950.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas laŭ la trotuaro kaj estas integrita al la najbaraj monaĥejo kaj gimnazio. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, kie 4 sonoriloj loĝas. La enireja pordo funkcias tra la turo, super la enirejo estas videbla granda fenestro similanta al la pordo. Post enpaŝo tuj estas videbla kapela niĉo kun skulptaĵo pri Piéta kaj pentraĵo. de:Franz Josef Dobiaschofsky pentris la originan ĉefaltaran bildon, kiu prezentis reĝon Stefanon dediĉanta la hungaran kronon al Sankta Maria. Ekde 1880 estas videbla alia bildo pri Koro de Jesuo. Bildojn de la flankaj altaroj same pentris Dobiaschofsky.
Monaĥejo
[redakti | redakti fonton]La monaĥejo estas granda duetaĝa konstruaĵo kun interna korto inter 3 trotuaroj. Ĝi estis konstruita en pluraj periodoj.
Kermesoj okazas la 20-an de aŭgusto kaj en tago de Koro de Jesuo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Fasado de la preĝejo -
Enirejo -
Interno de la preĝejo -
Konfesejo