Preĝejo Stefano la 1-a (Százhalombatta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Aerfoto pri preĝejo Sankta Stefano la 1-a en Százhalombatta
Aerfoto pri preĝejo Sankta Stefano la 1-a en Százhalombatta
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Százhalombatta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Érd
paroĥo ĉe Preĝejo Sankta Ladislao (Százhalombatta)
Dato de konsekro 1996
Konsekrinto Nándor Takács
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Imre Makovecz
Konstruado 19951996
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Százhalombatta, Újváros, Városközpont, Szent István tér
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Százhalombatta (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri frua historio de katolikoj en Százhalombatta vi legu: Preĝejo Sankta Ladislao (Százhalombatta)!

Pro industriiĝo de la urboj novaj loĝantoj alvenis (ankaŭ katolikoj). Tiel la malnova kirko jam ne sufiĉis. Oni fondis fondaĵon en 1992, poste la municipo donacis areon por nova preĝejo. Ĝi estis konstruita laŭ planoj de Imre Makovecz, la konsekrinto estis Nándor Takács. La altaro estis kreita en 1998, poste aliaj instalaĵoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en herbejo. En mezo de la fasado la turo reliefas. Malsupre estas la enirejo, en la turo sola sonorilo loĝas. Super la enirejo estas prezento de la suno kun 2 grandaj flugiloj. En ĉirkaŭaĵo de la urbo oni trovis pli ol cent kurganojn el la ferepoko. La grandega kupolo de la preĝejo, kiu estas tenita en ringa formo de betonformaj arboj, simbolas la kurganon. La romia historio de la areo memorigas nin per la blankaj muroj tranĉantaj tra la kupoloj. Interne la spaco estas ronda.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.