Preĝejo Sankta Margareta (Angyalföld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Margareta
Preĝejo Sankta Margareta en Angyalföld
Preĝejo Sankta Margareta en Angyalföld
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Angyalföld
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1933
Konsekrinto Serédi Jusztinián
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Möller
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1931–1933
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Margareta de Hungario estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en la distrikto Angyalföld.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis en la 1930-aj jaroj, sed pro malaltaj financaj apogoj la interna parto daŭre pretiĝis en la sekva jardeko. La ekstera formo imitas ruinan preĝejon de Zsámbék. En 1945 la preĝejo havis nur malgrandajn ruinojn. Inter 1988-1994 la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo imitas premonstratan preĝejon de Zsámbék. La konstruaĵo situas sola ĉe granda placo. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo, pli supre granda fenestrorozo situas. En la 2 flankoj po unu kvadrataj turoj kun piramidaj pintoj estas videblaj. La preĝejo tre imitas la mezepokan romanikan stilon.

Antaŭ la preĝejo ĉe la placo estas haltejo por metroo. Kermeso okazas en la 18-an de januaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]