Preĝejo Sankta Mikaelo (Valkó)
Preĝejo Sankta Mikaelo | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Mikaelo en Valkó
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Valkó | |
Geografia situo | 47° 33′ 54″ N, 19° 30′ 37″ O (mapo)47.5650519.5103Koordinatoj: 47° 33′ 54″ N, 19° 30′ 37″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Vác | |
Statuso | paroĥa preĝejo de 1903 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | klasikismo | |
Konstruado | 1816–1820 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Valkó.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ supozoj la unua kirko konstruiĝis post invado de la tataroj (1241). La unua mencio okazis pri tio nur en 1437, poste en 1697. Oni malkonstruis ĝin en 1728 kaj kontraŭe oni konstruis novan preĝejon, kiu ricevis novan ĉefaltaron en 1743, post 3 jaroj ankaŭ turon. En la 1810-aj jaroj oni konstruis la nun videblan preĝejon, sed la turo estis preta en 1834. Novaj orgenoj alvenis en 1847 kaj 1871. En 1903 la preĝejo estis renovigita. En 1955 interne, en 1965 ekstere renoviĝoj okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, kie ankaŭ kruco troviĝas. Super la enirejo estas la turo, poste la navo, fine la sanktejo. La okkvadrata sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo, apude estas la sakristio. La eksteraj muroj estas senornamaj. Interne la ĉefa altaro estis farita en 1936, ties bildo prezentanta Sanktan Mikaelon pentriĝis en 1942.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.