Preĝo de la apostolo Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝo de la apostolo Paŭlo estas teksto de la kristana gnostikismo, transdonita per unika ekzemplero en la kolekto de Kodeksoj de Nag Hammadi, konata ankaŭ kiel Kodekso Jung, 1).

En la kodekso la Preĝo estas skribita koptalingve, kiel la ceteraj verkoj, sed la titolo estas registrita greklingve, la lingvo en kiu origine ĝi estis kompilita. Ene de la kodekso Jung la Preĝo okupas la unuan lokon, ankaŭ se eble ĝi estis skribita sur skrapita kodekso; al la surskribita verko mankas la du komencaj linioj.

La verko estas pseŭdografie atribuata al Paŭlo de Tarso, sed ĝi estas karakterizita per gnostikaj tematikaj. Kompetentuloj ĝin reirigas al la skolo de Valentino pro la uzo de frazoj propraj de la koncepto "psika Dio"; ili ankaŭ malkovris la partajn fontojn de tiu preĝo: en Corpus hermeticum, en Tri steleoj de Setho, en la Evangelio laŭ Filipo kaj en la Paŭlaj epistoloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Certe, tamen , tiu preĝo ne plaĉus al la apostolo Paŭlo tutalie ol gnostikulo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mueller, Dieter, "The Prayer of the Apostle Paul (Introduction)", in The Nag Hammadi Library, James M. Robinson (ed.), p. 27.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • angle La preĝo de apostolo Paŭlo: [1] Traduko de Dieter Mueller.