Preĝejo Patrono de Hungaroj (Dombrád)
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dombrád |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Kisvárda |
paroĥo | loke |
Konsekrinto | István Czakó |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 23 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Dombrád, Kossuth út 44. |
La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas sakrala historia monumento (deklarita en 1998) en urbo Dombrád (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni konjektas, ke ekde la 11-a jarcento estis katolika kirko en Dombrád. La loĝantoj kalvinaniĝis ĉirkaŭ 1550, poste la restintaj sporadaj katolikoj apartenis eklezie al Kisvárda aŭ Kékcse. En 1902 kapelo dediĉita al Patrono de Hungaroj estis konstruita en la periferio, sed la sonorilo alvenis nur en 1935. Post 3 jaroj la kapelo estis levita al paroĥa preĝejo. En la urbocentro konstruiĝis la preĝejo videbla ankaŭ nun en 1972, post 2 jaroj ĝi estis konsekrita, sed ĝia plena konstruo okazis en 1975. La kirko estis renovigita en 2014, samtempe turo konstruiĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas nekutime en korto, maldekstra flanko de la navo kontaktiĝas rekte kun trotuaro, malantaŭa parto de la navo kontaktiĝas kun familia domo laŭ la trotuaro. En la korto troviĝas ankaŭ krucifikso, kiu pli frue estis videbla ĉe la menciita kapelo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La maldekstra navoflanko havas 4 fenestrojn. En la sanktejo granda fresko estas videbla, kiun István Takács (pentristo) pentris en 1981.
Kermeso okazas en la okan de oktobro.