Preĝejo Sankta Aŭgusteno (Koburgo)
Preĝejo Sankta Aŭgusteno (germane: Stadtpfarrkirche St. Augustin) estas romkatolika kirko ĉe la piedo de la mondo citadela en Koburgo, Germanujo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post enkonduko de Reformacio fare de la ernestidoj en la 1524-a jaro, la lasta katolika meso estis celebrata en 1528 en la ĉelepruleja Nikolao-kapelo. Almenaŭ je la fino de la 18-a jarcento reaperis katolikoj en la urbo kaj en marto 1802 okazis la unua diservo por ili en ĉambro de la domo je Ketschengasse n-ro 1. Kvar jarojn poste duko Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) permesis al la malgranda aro da katolikoj utiligo la kapelon Sankta Nikolao. Sub protekto de princo Aŭgusto (Saksio-Koburgo-Koháry) komitato ekplanis en 1851 starigon de propra kirko 1851. Ties konstrueko estis en 1855 ĉe la finfine elektita grundo. Konsekro sukcesis en aŭgusto 1860 fare de Michael von Deinlein, ĉefepiskopo de Bamberg. Mondonacoj venis i.a. de Ludovika Misia Societo kaj de diversaj eŭropaj dinastianoj. Planisto estis la kortega ĉefkonstruisto Vincenz Fischer-Birnbaum; pri la kripto-etendiĝo (de 1885) respondecis Georg Konrad Rothbart. Havas la kirko liberan ŝtuparon kun balustrado kaj firstotureton. Ripvolbo senpilastra superas la internon.
Inter 1960 kaj 1965 estis restaŭrado kaj forigo de novgotikaj altaroj. Skulptisto Heinrich Söller el Schweinfurt kreis orumitan krucifikson supre de altarosoklo el ruĝa-blanka marmoro kaj orumitajn sveltegajn figurojn de la madono kaj de Sankta Aŭgusteno ĉe la du flankaj altaroj. Dua granda restaŭrado fariĝis inter 2014 kaj 2016 kun starigo de labortaga kapelo kaj novaranĝoj interne. La du figuregoj de Söller estis metita malsupren de la galerio. En 2015 povis komenciĝi la restaŭro de la kripto.[1]
Koháry-kripto
[redakti | redakti fonton]Sub la kirko (trinava halo kun centra kapelo kaj ambaŭflankaj salonoj) estas la maŭzoleo de la katolikaj familianoj de koburga dukujo. Tie kuŝas 14 dinastianoj. Sarkofage estas princo Aŭgusto kaj ties edzino Klementino de Orleanio, kaj ĝis majo 2024 ties filo kaj bulgara caro Ferdinando la 1-a. Ties ostojn oni transigis la propra volo en la kripton de Vrana-palaco (Sofion). En la maldekstra ĉambro estas filo Ludoviko Aŭgusto kun edzino Leopoldino el Brazilo kaj la filoj Petro Aŭgusto, Jozefo Ferdinando kaj Aŭgusto Leopoldo (kun filo Aŭgusto Klemento).
Aliaj entombigitoj estas Ferdinando Filipo kun filo Leopoldo Klemento; Doroteo Mario, Ludoviko Gastono kun la dua edzino Mario Anno (Trauttmansdorff-Weinsberg); Mario Karolino (filino de Aŭgusto Leopoldo), murdigite en 1941 fare de la nazioj sur Kastelo Hartheim en Alkoven.[2][3]
Orgeno kaj paroĥa strukturo
[redakti | redakti fonton]La unuan instrumenton kirkan kosntruis en 1860 la nurenbergano Augustin Bittner kun du klavaroj kaj 18 registroj; ĝin oni kompletigis en 1939 je dek novaj registroj kaj moderna tekniko. Kromaj plibonigoj estiĝis en la jaroj 1969 kaj 1981. Novkonstruo kompleta estiĝis en 2007 fare de al firmao Johannes Rohlf (Neubulach/Calw)[4].
En 1826 la komunumo forlasis la episkoplandon Würzburg venonte en la ĉefepikopujo Bamberg.[5] Post la Dua mondmilito ĝi ege kreskis pro al veno de forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo. Sekve en 1965 kreiĝis en la nordo koburga dua paroĥo Sankta Mario. En 2015 vivis ĉirkaŭ 6500 katolikoj Koburge. Nuntempe la Aŭgustena komunumo estas tegmenta ankaŭ por la filiaj kirkoj Sankta Jozefo (Koburgo), Sankta Elizabeto (Creidlitz) kaj Kristoreĝo (Untersiemau).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler (=Denkmäler in Bayern, IV48), Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 75–76
- Lothar Hofmann: Denkmale Region Coburg – Neustadt – Sonneberg. Orte der Einkehr und des Gebets. Historische Sakralbauten. Ein Führer durch die Kirchen der Landkreise Coburg und Sonneberg. Verlag Gerätemuseum des Coburger Landes, Ahorn 2007, ISBN 3-930531-04-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Zuschuss für Coburger Gruftanlage: Stiftung Denkmalschutz gibt 50.000 Euro" - ĉe: Deutschlandradio Kultur, 4.8.2015
- ↑ Monika Faes: "Schladmings vergessene Prinzessin" - ĉe: Heimatkundliche Blätter von Schladming, novembro 2021
- ↑ Harald Sandner: Das Haus Sachsen-Coburg und Gotha 1826 bis 2001. Eine Dokumentation zum 175-jährigen Jubiläum des Stammhauses in Wort und Bild. Druck- und Verlagsanstalt Neue Presse, Coburg 2001, ISBN 3-00-008525-4, p. 317–320.
- ↑ orgeninformoj detalaj
- ↑ Katholische Kirĉenstiftung St. Augustin (eld.): Festschrift zum 150-jährigen Bestehen der Pfarrkirche St. Augustin in Coburg.