Preĝejo Ĉieliro de Maria (Celldömölk)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Celldömölk
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Celldömölk | |
Geografia situo | 47° 13′ 59″ N, 17° 7′ 43″ O (mapo)47.23310517.12863Koordinatoj: 47° 13′ 59″ N, 17° 7′ 43″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Vas (Hungario) | |
diocezo | Szombathely | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1748 | |
Specifo | ||
Longo | 50 | |
Larĝo | 11 | |
Alto | 40 m (ambaŭ turoj) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika pilgrimloka preĝejo en urbo Celldömölk, kie ĝi troviĝas en la ĉefplaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko benediktanoj fondis abatejon en la 13-a jarcento. Post jarcentoj ĝi estis jam pilgrimloko. Dum dominado de turkoj la abetejo ruiniĝis. En 1720 abato alvenis kaj kapelon kaj ermitejon konstruis. La nuna preĝejo en 1748 konstruiĝis. Tiutempe onidire miraklo okazis: dum farado de puto ŝtono grave vundigis laboriston, tamen li resaniĝis (pro Dipatrino).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Interne en ambaŭ flankoj de la navo oni faris po 6 kapeletojn. Ties altaroj estas: Naskiĝo de Jesuo kun skulptaĵo pri Sankta Antonio, Sankta Mikaelo kun skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Maria Magdalena, Sankta Benedikto, Johano Nepomuko kun bildo pri la sanktulo de 1767, Sankta Kruco kun skulptaĵoj pri du anĝeloj, Sankta Tombo kun skulptaĵo de Sankta Jozefo, Sankta Familio kun skulptaĵoj pri Sankta Johano kaj Sankta Zakario, Sankta Tereza de Lisieux, Sankta Anna kun bildo pri Dipatrino kaj Sankta Anna kaj kun la mirakla ŝtono, fine altaro de Emeriko de Hungario.
La plej gravaj freskoj de la baldakeno estas Ave Maria, Vizito de Maria, "Prezento de Jesuo", Ĉieliro de Maria de 1941. József Palka kreis la votromozaikon.
Malantaŭ de la preĝejo 2 sakristioj kaj trezorejo funkcias.
Kermesoj okazas la 15-an de aŭgusto kaj la 12-an de septembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- pri la preĝejo hungare
- pri la pilgrimloko hungare
- Hungara Vikipedio